La aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]), mallonge aŭto, estas krom biciklo unu de la plej ofte uzataj veturiloj de la persona kaj ŝarĝotransporto. Aŭtomobilo estas difinebla kiel memmova veturilo, kiu memstare movas sin per helpo de propra movilo - sen helpo de tirbestoj - sur stratoj, vojoj (sendepende de reloj).
[redaktu] Historio
[redaktu] Invento de la aŭtomobilo
La verŝajne unua aŭtomobilo estis konstruita kaj ekuzita en 1678 de la jezuita pastro Ferdinand Verbiest (1623–1688) en la ĉina kortego. Temis pri memmova vapormaŝino.
La piŝta motoro, laŭ kies skemo funkcias ankaŭ la hodiaŭaj motoroj, estas la elpensaĵo de la nederlanda fizikisto Christiaan Huygens (1629–1695). Temis pri eksploda motoro, kies eksplodaĵo estis verŝajne pulvo.
Jam en 1768 estis konstruita fare de Nicolas-Joseph Cugnot por la franca armeo vapormaŝino por transporto de kanonoj, sed ĝi funkciis nur tre hazarde.
En la 19-a jarcento estis konstruitaj multnombraj vaporaŭtomobiloj. Jam en 1828 okazis pli-malpli regula naveda trafiko de vaporbuso inter London kaj Bath. En la 20. jarcento estis konstruata sukcesa vapor-aŭto, la t.n. Sentinel.
Vidu: Invento, Gravaj eltrovaĵoj
[redaktu] La hodiaŭa aŭtomobilo
La evoluo de la hodiaŭa aŭtomobilo komenciĝis en 1886 en Germanio. Ĝi estis inventita la 3-an de julio 1886 en Mannheim fare de Carl Benz. Iom poste sekvis lin – sendepende de tio – en Cannstatt ĉe Stuttgart Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach kaj en Vieno Siegfried Marcus.
La unuan longdistancan veturon entreprenis la edzino de Carl Benz, Bertha Benz la 5-an de aŭgusto 1888 de Mannheim al Pforzheim.
La usonano Henry Ford dum 1903 en Detroit (Usono) malfermis aŭtomobilan produktejon kaj dum la unua jardeko de sia firmao sisteme enkondikis la tempo-ŝparan produktoprocexon de muntoĉeno. La furora Modelo T de firmao Ford tial produkteblis en pli grandaj kvantoj ol iu antaŭa aŭto, kaj la aliaj produktejoj iom post iom transprenantaj la muntoĉenan produktadon (ekzemple firmao Opel en Germanio dum 1924) kune kontribuis, ke la aŭtomobilo iĝis amasprodukto, kiu ŝanĝis la konduton kaj ĉiutagon de la homoj kiel neniu alia produkto.
Ekde 1900 estis fonditaj pli ol 2500 firmaoj, kiuj produktis por la merkato aŭtomobilojn. Multaj entreprenoj, kiuj produktis en la 19-a jarcento fervarojn aŭ ŝtalon, komencis meze de la jarcento la produktadon de armiloj aŭ bicikloj kaj tiel akiris la bezonatajn konojn, scion, por produkti jarcenton poste aŭtomobilojn.
Ankaŭ hodiaŭ ekzistas malgrandaj entreprenoj, kiuj muntas ekskluzivajn aŭtojn ĉefe permane; ekz. la firmaoj Stutz (Usono) kaj Morgan (Britio).
[redaktu] Tekniko
La plej ofte produktitaj aŭtomobiloj baziĝas sur la baza konstruo de Mercedes Simplex (1906 – vidu supran foton, la t. n. simpleks-konstruaĵon): en tiu modelo la motoro troviĝas antaŭe. La nocio Simpleks originas de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiu nomis en 1906 dum aŭtomobila ekspozicio en Berlino ekveturon kaj la 10-minutan veturon kun Mercedesa aŭto "Simplex". La germana imperiestra familio estis tre aŭtomobil-ravita, la frato de la Imperiestro Vilhelmo la 2-a, princo Heinrich, inventis glacoviŝilon du jarojn post la usonanino Mary Anderson kiel unua germano kaj anoncis la inventaxjon en 1905 por patento.
[redaktu] Komponentoj de la aŭtoj
- movila/antaŭpela unuo (fortodonilo/motoro, propulsilo?, kluĉilo, artika akso)
- moviĝa parto (rad-pendigo, stirmekanismo, bremsilo, aŭtogumo, radrondo, diferencial-mekanismo, diferenciala blokilo)
- karoserio (pli frue ekz. ĉe kamionoj framo kaj konstruaĵo)
- interna ekipaĵo (ekz. sidejoj, instrumenta panelo)
- ekstera ekipaĵo (ekz. puŝ-stango, glacoviŝilo, nebullumigilo, licencplato)
- elektroniko (ekz. sparakdilo?, lumigilo, startigilo, aŭtolumigo)
- mekatronikaj komponentoj kiel ESP kaj ABS
- Internaj sekurigiloj sekurzonoj, aersako
[redaktu] La funkciigo
La aŭtoj hodiaŭ havas ĝenerale eksplodan motoron. Pelaĵoj estas antaŭ ĉio benzino (karbura motoro) kaj dizelo (dizelmotoro), en kelkaj landoj oni uzas ankaŭ alkoholon. Pro emisiaj kaŭzoj aŭ por doni alternativon al la fosiliaj bruligaĵoj, iuj firmaoj evoluigis modelojn kun pelaĵoj kiel tergaso, likva gaso, plantoleo (ekz. kolzoleo, biodizelo) aŭ hidrogeno. Nuntempe pliiĝas la aŭtomobiloj kun elektromotoroj. La energio venas tiukaze kiel ŝarĝita energio de akumulatoro aŭ brulaĵ-ĉeloj, kiuj povas funkcii per hidrogeno aŭ alkoholo. Ĉe hibridmovo de du japanaj produktantoj, la aŭtoj havas kaj karburan motoron kaj elektromotoron. La karbura motoro ŝargas normalkaze la pilon por la elektromotoro, kiu eluzas la avantaĝon de granda turnomomanto en la tuta turnonombra amplekso. Aliaj tipoj estas la aŭtoj kun pura elektromovo aŭ enŝaltado de karbura motoro ĉe granda povobezono (vidu ankaŭ Toyota Prius kaj Honda).
Aŭtoj kun sunĉeloj kaj opcia pedalmovo estas ĝis nun eksperimentaĵoj.
Oni povas dividi la motorojn laŭ funkciado:
- piŝta motoro, tiukaze eksplodmotoro estas dividita laŭ pelaĵoj (karbura motoro (benzino, alkoholo, hidrogeno) aŭ dizelmotoro (dizelo, biodizelo) kaj laŭ funkciado (dutakta motoro, kvartakta motoro).
- vankelmotoro
- elektromotoro
Vidu ankaŭ:
- Aerodinamiko: gutoformo, spojlero, cv-valoraĵo
- Movtekniko: frontmotora, poŭpa/poba motora, ĉiuradmova
- Aŭtomobilproduktado
[redaktu] Sekureco
Oni povas la sekurecon de la aŭtomobiloj plibonigi per administraj kaj konstruaj rimedoj.
- al la administraj rimedoj apartenas ekz: trafikreguligo (per trafikŝildoj, lampoj), perleĝa reguligo (deviga sekurzono, malpermeso de telefonado), trafikkontrolo kaj aliaj metodoj.
- la konstruaj sekur-ekipaĵoj de la modernaj aŭtoj estas divideblaj je du grupoj:
[redaktu] Malavantaĝo de la aŭtoj
Ekzistas ankaŭ malavantaĝoj de la aŭtouzado por la socio, unuopaj homoj, pro kiuj unu konsideras aŭtomobilon kiel riskon por la homo kaj medio:
- ofteco de akcidentoj: laŭ la Mond-Organizo por Sano mortas ĉiujare pli ol 1,2 milionoj da homoj pro sekvoj de trafikakcidentoj
- aerpoluado: en Germanio mortas laŭ oficiala kalkulo ĉiujare 14.000 homoj en sekvoj de la dizel-ellasgasoj, pli ol pro tabako.
- klimata varmiĝo: la per fosilia energio pelataj aŭtomobiloj produktas grandan kvanton de forceja gaso CO2.
- Surfaco-voro pro stratoj, aŭtostradoj kaj parkejoj.
- fuŝado de la pejzaĝo.
- perdo de la sociaj kutimoj kaj virtoj: pro daŭra anstataŭiĝo de pieda aŭ publikvetura irado per aŭtomobila, homoj malkutimiĝas je la apudvivo socia kaj perdas la sociajn virtojn.
- Bruemisio: laŭ studoj de la germana federacia media oficejo, ekzistas rilato inter la trafikbruo sur-strata kaj koraj-cirkuladaj malsanoj.
- foruzado de krudmaterialoj: dum la produktado de unu aŭtomobilo oni foruzas ekzemple kelkajn centmil litrojn da akvo.
- malapero de la ĉieaj butikoj profite al superbazaroj kun pligongigo de irtempo kaj pliĝenadoj al la ĉiutaga vivo.
- alia kalkulo estis farita de iuj: sumigante la laborhorojn por pergajni la monon postulatan por aŭto-uzo: la aĉetkosto, la benzino, asekuro, taksoj kaj impostoj, riparoj, parkpago, ktp, plus la tempo pasanta dum la veturo mem, en remizo, por serĉi parkejon, ktp, oni dividas la kilometrojn veturitajn per la sumo de tiuj horoj, kaj oni ricevas la realan averaĝan rapidecon de veturado, la rezulto estas proksimume... po 5 kilometroj hore! La rapideco per kiu homo irus piede.
- socio kaj labormerkato iĝis tute dependaj de aŭtomobilo; diratis, ke "hodiaŭ la homoj laboras grandan parton de la tago por pergajni monon bezonatan por iri ĝis la laborloko", kaj "de du generacioj irdaŭro inter loĝejo kaj laborejo pligrandiĝis pli rapide ol malgrandiĝis samtempe deĵordaŭro."
[redaktu] Evolutendencoj
Oni povas rimarki diversajn evolutendencojn. La plej rimarkebla tendenco estas la pliigo de la elektronika ekipaĵo (naviga sistemo, enkonstruo de amuziloj kiel televidiloj aŭ DVD-montriloj).
- Stiro-helpa sistemo
- Perkabla stirado (angle: Steer-by-wire)/perkabla bremsado (Brake-by-wire)
- Bruligaĵ-ĉelo/Elektromovo/Hibridmovo
- Renoviĝanta energio
- Piedirantula defendo
- Uzado de reuzeblaj materialoj
[redaktu] Kritikistoj de la aŭtomobiloj
- Carl Amery
- Frederic Vester
- Heathcote Williams ("Autogeddon")
- Carbusters (ligo al ties paĝo en Esperanto:aŭtofrakasista bulteno)
- Regajnu la Stratojn
[redaktu] Produktadaj statistikoj
En 2005, 63 milionaj aŭtoj estis produktita tutmonde.
La 15 plejgranda aŭtoproduktataj landoj 2005 Ŝablono:Redakti | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Aŭtoj kaj malpezaj komercaj aŭtoj, produktado (1.000 unuoj) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
1,000 | 2,000 | 3,000 | 4,000 | 5,000 | 6,000 | 7,000 | 8,000 | 9,000 | 10,000 | 11,000 | 12,000 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Usono | 11,524 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Japanio | 10,064 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Germanio | 5,543 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉinio | 5,067 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suda Koreio | 3,657 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Francio | 3,495 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Hispanio | 2,677 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kanado | 2,624 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Brazilo | 2,375 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Unuigita Reĝlando | 1,783 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Meksiko | 1,607 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Indio | 1,406 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Rusio | 1,264 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tajlando | 1,110 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Italio | 995 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
References: |
[redaktu] Dezajno / Aŭtomodeloj
[redaktu] Dezajn-varioj
- Kabrioleto (Cabrio)
- Kombiaŭto (Kombi)
- Limuzino
- Sedano
- Liftback
- Limuzino Pulmann
- Roadster
- Spider
- Geländewagen
- Pickup
- Sports Utility Vehicle (SUV)
- Kupeo
- Van
- Minivan
[redaktu] Aŭtomobil dezajnistoj
[redaktu] Famaj aŭtomodeloj
- Chaar Auto
- Ford Modelo T ("Tin Lizzy")
- VW skarabo
- Citroën 2 CV ("Anaso")
- Traction Avant kaj Citroën DS
- Porsche 911 kaj Porsche 959
- Trabant
- Renault R4
- Mini
- VW Golf
- Goggomobil
- Chevrolet Corvette
- Ford Mustang
- Ford Eifel
- Opel Laubfrosch
- Mercedes 300 SL
- Fiat 500
- Toyota Corolla
- Rolls-Royce Silver Ghost
- Bentley
- Opel Kadett
- Toyota Prius
- Aston Martin
- Ferrari
- Jaguar-E-Type
- Horch
- DKW
- Messerschmitt Kabinenroller
- BMW Dixie
BW Bewise Inc.
Welcome to BW tool world! We are an experienced tool maker specialized in cutting tools. We focus on what you need and endeavor to research the best cutter to satisfy users’ demand. Our customers involve wide range of industries, like mold & die, aerospace, electronic, machinery, etc. We are professional expert in cutting field. We would like to solve every problem from you. Please feel free to contact us, its our pleasure to serve for you. BW product including: cutting tool、aerospace tool .HSS Cutting tool、Carbide end mills、Carbide cutting tool、NAS Cutting tool、Carbide end mill、Aerospace cutting tool、Carbide drill、High speed steel、Milling cutter、Core drill、Tapered end mills、Metric end mills、Miniature end mills、Pilot reamer、Electronics cutter、Step drill、Metal cutting saw、Double margin drill、Gun barrel、Angle milling cutter、Carbide burrs、Carbide tipped cutter、Chamfering tool、IC card engraving cutter、Side cutter、NAS tool、DIN tool、Special tool、Metal slitting saws、Shell end mills、Side and face milling cutters、Side chip clearance saws、Long end mills、Stub roughing end mills、Dovetail milling cutters、Carbide slot drills、Carbide torus cutters、Angel carbide end mills、Carbide torus cutters、Carbide ball-nosed slot drills、Mould cutter、Tool manufacturer.
No comments:
Post a Comment